Maljuna sinjoro An de Changshan emis okupi sin per kamplaboroj. Estis a?tuno. Maturi?is fagopiro, kiun oni prifal?is kaj amasigis?e rando de kampo. ?ar en najbara vila?o estis gren?telistoj, li ordonis, ke la farmistoj rapide transportu sub la luno rikolta?ojn al la korto. Post kiam la farmistoj foriris transporti, sinjoro An mem restis gardi kaj ku?is sub malferma?ielo apogante sin sur lanco kiel kapkuseno. Kiam li?us fermis siajn okulojn, li subite a?dis bruon, ke iu surpa?is la stoplojn de fagopiro. Li suspektis, ke tio estas alveno de ?telistoj. Rapide levante sian kapon, li ekvidis grandan diablon, pli ol dek futojn altan, kun ru?aj senordaj haroj kaj estis tre proksime for de li. Sinjoro An tre timis, sed jam ne havis tempon trovi elirejon, do abrupte eksaltis kaj forte pikis ?in. La diablo tondre hurlis forirante. Timante ke la diablo revenos, sinjoro An ekiris revenen kun lanco sur sia ?ultro. Duonvoje li renkonti?is kun la farmistoj, li rakontis?ion kaj avertis, ke ili ne iru, sed la farmistoj ne tute kredis liajn vortojn.
La sekvan tagon, kiam ili sunumis la fagopirojn sur placo, subite a?di?is bruo en aero. Sinjoro An terurite kriis: "Revenas la diablo!" kaj haste kuris. La amasoj anka?forkuris. Ili rekolekti?is nur post du horoj. Sinjoro An ordonis starigi multajn pafarkojn por sin defendi. Alian tagon, la diablo efektive revenis. Sekve ekpafi?is sagoj. La diablo fortimi?is kaj ne revenis e?dum 2 a?3 tagoj.
Post kiam la fagopiro estis kolektita en tenejon, la kulmoj amasi?is senorde. Sinjoro An ordonis stakigi ilin kaj li mem ascendis sur unu por piedpreme masivigi?in. Kiam la kulmoj estis amasigitaj?is alteco de kelkaj futoj, kaplevante li rigardis malproksimen kaj subite kriis kun timo: "La granda diablo venas!" Dum la amasoj haste ser?is pafarkon, la diablo jam ?etis sin al sinjoro An, kiu tuj falis kaj diablo ekmordis lin je frunto kaj forkuris. Farmistoj kune ascendis la stakon por esplori kaj trovis, ke peco da fruntosto polme granda jam estis formordita kaj la maljuna sinjoro jam senkonscii?is. Oni rapide portis lin hejmen, sed li balda? mortis. Depost tiam neniu plu revidis la diablon. Finfine oni e?ne sciis, kiu monstro?i estis.