Maljunulo de Yangxin estis lokano de Caidian. La vila?o situis 5 a?6 liojn for de la urbo. La maljunulo kun sia filo funkciigis apudvojan hotelon por voja?antaj komercistoj. Estis kelkaj ?aristoj. Dum sia voja?o ili ofte lo?is en la hotelo de la maljunulo. Iuvespere la ?aristoj venis al la hotelo en kvaropo, sed tiam la hotelo?uste estis plene okupita de klientoj. La kvaropo jam nek povis veturi returne nek elpensis iun solvon, do obstine petegis, ke la hotelmastro akceptu ilin tranokti. Post meditado, la maljunulo elpensis lokon, sed li skrupulis, ke tio ver?ajne ne kontentigos la gastojn. "Ni petas nur negrandan lokon por tranokti," respondis la gastoj. "Kiel ni ankora?pretendus esti elektemaj?"
Fakte?us mortis bofilino de la maljunulo. La kadavro ku?is en?ambro, dume la filo de la maljunulo foriris por a?eti?erkon kaj ankora?ne revenis hejmen. Opiniante la funebran?ambron sufi?e kvieta, la maljunulo kondukis la gastojn iri tien trapasinte strateton. Enirinte la?ambron, ili vidis, ke sur tablo staras lampo nebulluma, kaj post la tablo pendis funebra kurteno kaj papera litkovrilo vualis la mortinton. La tranoktejo por ili estis interna?ambro, tuj post alia pordo, kie trovi?is komuna litaro.?ar la kvaropo estis jam sufi?e lacigita de longa voja?o, tial ili rapide endormi?is tuj post kiam la kapoj ektu?is la kapkusenojn kun pli kaj pli la?ti?anta ronkado. Escepte restis ankora? duonkonscia nur unu gasto, kiu eka?dis susuron de sur la lito de la mortinto. Li rapide malfermis siajn okulojn kaj vidis, ke la lampo anta? la funebra kurteno prilumas ?ion tre klare: jen la virina kadavro jam levi?is forpu?inte la paperan litkovrilon kaj elliti?is. Iom post iom?i eniris la?ambron, kun viza?o pale orflava kaj silka volva?o ?irka? la frunto. Proksimi?inte al la litaro, ?i sin klinante blovis la?vice al la dormantoj unu post la alia. La gasto teruri?is, timante ke ?i alvenos blovi. Li?tele suprentiris la litkovrilon por plene kovri sian kapon retenante sian spiron por suba?skulti.
Postnelonge la virina kadavro efektive alvenis kaj blovis al li, ?uste same kiel al la aliaj gastoj. Poste li perceptis, ke ?i foriris el la ?ambro kaj a?di?is susuro de la papera litkovrilo. Nur tiam li kura?is el?ovi sian kapon, rigardis kaj vidis, ke la virina kadavro jam reku?i?is rigide kiel anta?e. La gasto en granda timo ne kura?is eligi sonon. Li nur silente piedtu?is la aliajn gastojn, sed neniu el ili movi?is. Ne trovante rimedon, la gasto pensis, ke preferinde li vestu sin kaj forkuru. Apena?li volis preni sian veston, tiam a?di?is la susuro de la papera litkovrilo. Li ektimis, reku?i?is kaj sin ka?is kun la kapo sub la kovrilo. Li perceptis, ke la virina kadavro revenas, blovas foj-refoje kaj foriras.
Post momento, li a?dis sonon de la kadavra lito kaj sciis, ke?i reku?i?is. Tiam li malrapide etendis sian manon el sub la litkovrilo, trovis sian pantalonon, en kiun li haste ?ovis sin kaj nudpiede elkuris. Samtempe levi?is anka? la virina kadavro, ver?ajne por postkuri la gaston. Kiam ?i foriris de la funebra kurteno, la gasto jam malriglis la pordon kaj kuris el la?ambro. La virina kadavro postkuris lin persekute. La gasto kriis kurante sed neniu el la vila?anoj respondis. Li volis frapi la pordon de la mastro, sed timis, ke mankas sufi?e da tempo kaj la virina kadavro lin kaptos. Do li direktis sin al la urbo kaj per sia tuta forto kuris la?la vojo.
Post momento li atingis la orientan anta?urbon, kie li ekvidis templon kaj a?dis sonon de frapado al la ligna fi?o. Li ur?e frapadis la templan pordon, sed la bonzo ne kura?is tuj enlasi lin pro la neordinara okazo. Dum palpebrumo la virina kadavro jam alkuris?is li tiel proksime ke?i distancis nur iom pli ol futon. La gasto trovis sin en des pli granda embaraso. Ekster la templo staris poplo, kun grandeco perimetre de 4 a?5 futoj. Do li prenis la arbon kiel sian?ildon. Kiam la kadavro atakis de dekstre li eskapis de?i maldekstren, kiam?i atakis de maldekstre li eskapis dekstren. Tio faris la virinan kadavron ankora?pli furioza. Tamen post longda?ra reciproka malcedo ili amba? tre laci?is el?erpite. La virina kadavro haltis staranta senmove, dum la gasto?vitante anhelis, sin ?irmante per la arbo. Jen la virina kadavro abrupte ?etis sin anta?en kaj etendis siajn amba? brakojn por kapti lin trans la arbo. La gasto surprizite falis teren. Ne povante kapti lin, la virina kadavro rigidi?is?irka?brakumante la arbtrunkon.
Suba?skultinte longan tempon, la bonzo a?dis plu nenion, nur tiam li eliris kaj vidis la gaston surtere ku?anta. Per kandelo prilumante li trovis la gaston mortinta, tamen malsupre de la koro ankora?la kapo moveti?is. La bonzo dorsportis lin enen, nur post la noktfino li rekonscii?is. La bonzo trinkigis al li akvon kaj pridemandis, kio okazis. La gasto respondis pri?io. Tiam la matena krepusko ankora? regis?ion neklara. Rigardante al la arbo, la bonzo efektive vidis rigidan kadavron, kio forte?okis lin. Raporto tuj estis sendita al la guberniestro. Tiu persone venis esplori kaj ordonis, ke oni liberigu la fingrojn de la virina kadavro for de la arbo, sed vane. Zorge rigardante oni trovis, ke la fingroj de amba? manoj senescepte kurbi?is kiel hokoj, kies ungoj ?iuj eni?is en la arbtrunkon. La?ordone anka? aliaj homoj helpis plenforte tiri kaj post multa klopodo fine sukcesis. Tiam oni povis vidi, ke la fingrokavoj kvaza?estis boritaj.
La guberniestro sendis oficiston al la hejmo de la maljunulo, kie oni ?uste tumultis pro la malapero de la kadavro kaj pereo de la gastoj. La oficisto sciigis ilin pri?io. La maljunulo sekvis lin iri tien kaj revenigis la kadavron. Kun ploro la gasto demandis la guberniestron: "Ni eliris kvarope sed nun mi revenas unuope sola. Kiel mi povus kredigi tion al miaj samvila?anoj?" La guberniestro donis al li dokumenton kiel pruvon kaj sendis lin por reveni hejmlokon.